Skizo de la japania movado en 2008
Japana Kongreso
La 95a Japana Esperanto-Kongreso okazis unuafoje en Wakayama
[ûakajama] kun 477 aliĝintoj, inter kiuj estis 18 samideanoj el
11 aliaj landoj. En la kongreso oni ne nur havis pli ol 30
diversajn fakkunsidojn, sed ankaû du kunvenojn malfermitajn al
la publiko, kiujn la kongresa komitato organizis kune kun Unesko-Asocio
en Wakayama: Simpozio "Kial nun Internacia Jaro de
Lingvoj - diverseco de lingvoj kaj kulturo de dialogo" kaj
sonorigado de "Sonorilo de Paco" kun kanto "La
Sonorilo de l' Paco" en ĝia esperanta traduko. Tiuj eventoj
estis realigitaj kiel fruktoj de multjara kunlaborado de
esperantistoj kaj unesko-anoj en Wakayama.
Estas notinde, ke okaze de la kongreso oni eldonis la esperantan
tradukon de la fama romano "La edzino de kuracisto Hanaoka
Seisyû [seiŝuû]", eljapanigitan de s-ro Konisi Gaku. Ĝi
vekis intereson precipe en Wakayama, ĉar la kuracisto
Hanaoka Seisyû efektive vivis en Wakayama antaû du
jarcentoj. Cetere, la libro fariĝis la 45a volumo de Serio
Oriento-Okcidento de UEA.
Kun la azia movado
Post la Universala Kongreso en Jokohamo ekestis ideo okazigi en
Koreio iun el la venontaj kongresoj de japanaj esperantistoj por
akceli internaciigon de la movado. Kaj dum la kongreso en Wakayama
okazis interkonsiliĝo inter koreaj kaj japanaj reprezentantoj,
kiuj interkonsentis, ke la du landaj kongresoj samtempe okazu en
Koreio en 2011. Estos multaj malfacilaĵoj por realigi la provon,
kiu tamen estos nova paŝo en la Orienta Azio.
KLEG jam faris sian unuan paŝon por tiu direkto, organizante la
40an Friskan Lernejon unuafoje en Koreio en la kadro de la korea
Esperanto-Lernejo Namkang en la lasta majo kun partopeno de 23
japanoj kaj 72 koreoj. Ĝi estis realigita dank' al amikeco-plena
helpado de tieaj samideanoj. Kaj ni antaûvidas, ke ĝiaj sekvoj
plu daûros.
Lokaj kongresoj kaj aliaj eventoj
La kongreso de KLEG okazis en junio kun 241 aliĝintoj, kaj
kongresoj de Kyûsyû [kjuûŝuû] en majo, de Tyûgoku-Sikoku
[ĉuûgoku-ŝikoku] en novembro, kaj ankaû oni havis sian
jarkongreson en Tôkai [toûkai], Kantô [kantoû], Tôhoku[toûhoku]
kaj Hokkaidô [hokkaidoû], respektive.
Oni ankaû havis studo-seminariojn kaj -kunloĝadojn diversloke
tra la jaro. En decembro Zamenhofaj Festoj okazis supozeble en
pli ol 30 urboj tra la lando.
Jarfine en Jokohamo okazis la 27a Komuna Seminario inter Japanio,
Koreio kaj Ĉinio kun partopreno de 56 junuloj kaj eksjunuloj el
7 landoj.
Pri eldonaĵoj
Aperis jenaj krom la jam menciita romano.
"Florkampo" estas kolekto de kantoj eljapanigitaj kaj
originale verkitaj. Ĝi estas la lasta volumo en la 9-voluma
kolekto de kantoj, kiun s-ro Jamada Tadas^i produktis
kun s-ro Konisi Gaku, kaj komencis eldoni por jubilei la
cent-jariĝon de la Japana Esperanto-Movado en 2006.
S-ro Jamada ankaû eldonis du lingvan broŝuron de
"La Evangelio laû Marko" en Esperanto kaj la japana.
Libroteko Tokio de s-ino Syôzi [ŝoûzi] Keiko
eldonis du librojn: "Raporto el Japanio 11" de s-ro Hori
Jasuo kaj "Japana Esearo n-ro 4" de 13
japanlingvanoj. La unua estas frukto de pli ol dek-jara strebado
de la diligenta aûtoro, kaj la dua estas kvazaûa mikspoto de
diversaj ideoj de japanianoj.
"Al justa lingva politiko en Azio" estas titolo de la
raporto de la 5a Nitobe-Simpozio okazigita en 2007 tuj antaû la
Jokohama UK en Universitato Sofia en Tokio, eldonita de JEI kaj
Eûropa Instituto de la universitato.
JEI ankaû eldonis la 3-an numeron de "Japana Esperantologio"
kiel kolekton de studoj post kvin-jara interrompo.
Alia libro eldonita de JEI okaze de la kongreso en Wakayama
estas "Wakayama kaj Esperanto". Ĝi estas
japanlingva historio de la movado en Wakayama, verkita
de s-roj Fukumoto Hisatsugu [hisacugu], Egawa
Harukuni kaj s-ino Doi Ĉieko.
Unu el la renomaj komercaj eldonejoj en Tokio, Hakusui-sha,
eldonis novan reviziitan version de la lernolibro de Esperanto
kun KD. La aûtoro estas sama s-ro Adachi [adaĉi] Nobuaki
kun la novaj voĉlegantoj, s-ino Aleksandra Watanuki kaj s-ro
Kitagawa Hisasi. Ĝi, unu el la fama serio de lingvaj
lernolibroj "New Express", estas aĉetebla ĉe multaj
librovendejoj tra la lando.
S-ro Gotoo Hitosi japanlingve verkis biografietojn pri
pioniroj de la movado en sia urbo Sendai kaj mem eldonis broŝure.
Temas pri preskaû forgesitaj homoj, kiuj tamen praktikis kaj
vartis la lingvon pli ol teoriumi lingvistike.
Ankaû s-ino Ikeda Tomiko japanlingve verkis fantazian
rakonton kaj mem eldonis. Temas pri geknaboj, kiuj ne nur lernas
la lingvon, sed ankaû praktikas kaj klopodas diskonigi ĝin
vojaĝante tra la mondo. La libro ankaû enhavas enkondukan
kurseton de la lingvo.
Cetere, almenaû du gazetoj estas daûre nur-esperante redaktitaj
kaj eldonitaj de nia kolegaro: "Esperanto en Azio" de
KAEM redaktita de s-ro Hori Jasuo kaj "La Esperanta
Budhano" de Budhana Ligo Esperantista redaktita de s-ro Yamaguti
Sin'iti [jamaguĉi ŝin-iĉi].
Redakcio
La Movado, n-ro 696 (februaro, 2009)