Skizo pri nia movado en 2010

Tutlanda Kongreso
La 97a Japana Esperanto-Kongreso (JEK) okazis en Nagasaki en oktobro kun 396 aligxintoj, el kiuj efektive cxeestis 191. Inter ili estis 4 koreoj, kiuj venis por propagandi la venontjaran JEK-on en Koreio okazigotan kune kun la korea kongreso, kaj cxina budhisto, kiu partoprenis laux invito de Japana Budhana Ligo Esp-ista kaj prelegis pri la budhana Esp-movado en Cxinio. La kongreso estis la dua en Nagasaki depost 1934, kaj cxi-foje oni rememorigis, ke antaux pli ol cent jaroj en la urbo vivis Alphonse Mistler, katolika instruisto el Francio, kiu unuafoje prezentis nian lingvon en Japanio, kaj okazis publika prelego memore al li. Kaj same kiel en aliaj jaroj oni havis cxirkaux 30 fakkunsidojn de diversaj grupoj kaj temoj.

Lokaj kongresoj kaj aliaj
Okazis la 58a kongreso de KLEG en Nara en junio kun 201 aligxintoj, el kiuj cxeestis 149. Por la kongreso oni invitis s-ron Wang Tianyi el la cxina urbo Sian, unu el la gxemelaj urboj de Nara. Ankaux la ligoj de Kyu^syu^ kaj Tyu^goku-Sikoku havis sian jarkongreson respektive en majo kun 38 aligxintoj en Kitakyu^syu^ kaj en novembro kun 50 aligxintoj en Higasikagawa.
KLEG okazigis du-tagan kursaron Friska Lernejo en septembro kun 32 partoprenantoj kaj invitis korean samideanon Nema kiel gxian kursgvidanton, kaj ankaux Japana Esp-Instituto (JEI) sian tri-tagan seminarion en majo kun 47 partoprenantoj.

Karavano al Azia Kongreso
En junio KLEG organizis sian karavanon al la 6a Azia Kongreso de Esp-o en Ulanbatoro, Mongolio.

Cxefaj eldonajxoj
Noveloj de Akutagawa Ryu^nosuke: kolekto de ses noveloj de la konata verkisto, tradukitaj de Konisi Gaku, redaktita paralele kun la originala teksto, eldonita de Japana Esp-a Librokooperativo, eldona fako de KLEG.

Nakagaki Koziro^: japanlingva biografio de pioniro en la japana Esp-movado, interalie gvidanta cxinajn studentojn antauxmilite, eldonita de Eldonejo Riveroj.

Raportoj el Japanio 13: la 13a kolekto de raportoj de Hori Yasuo (Jasuo), kiu diligente verkadis pri diversaj fenomenoj de la japana socio en 2009, eldonita de la auxtoro mem.

Esperanto-Movado en Gunma 1906-2010: japanlingve verkita de Hori Yasuo pri lia loko, ankaux eldonita de li mem.

Esuperanto wo megutte: kolekto de du japanlingvaj studoj pri la renomaj verkistoj-esperantistoj Yanagita Kunio kaj Miyazawa Kenzi, eldonita de Ihatov-Esperanto-Societo.

Okaze de JEK en Nagasaki oni eldonis jenajn.
Silento: traduko de longa romano de Endo^ Syu^saku (Endoo Sxuusaku) pri persekutita kristana pastro en la mezepoka Japanio, tradukita de Doi Tieko (Cxieko), eldonita de JEI.

Nagasaki kaj Esperanto: japanlingve verkita pli-ol-centjara historio pri la movado en Nagasaki, verkita de tieaj e-istoj kaj de eldonita de JEI.

Vojagxo en Nagasako: turisma gvidlibro kun multaj fotoj, eldonita de Nagasaki-Esp-Societo.

Bonvenon al Nagasako: turisma faldfolio de la urbo kun mapo, eldonita ankaux de tiea grupo.

Reaktivas junuloj
Plej notinda novajxo estas revigligxo de junuloj. En printempo kelkaj junuloj reorganizis sian organizon, Japana Esp-Junularo (JEJ), kaj komencis regule eldoni sian organon "La Junuloj", kaj jam en decembro sukcesis inviti Internacian Junularan Kongreson (IJK) por 2012.
Ankaux KLEG decidis altigi la lim-agxon de la junula membro por faciligi membrigxon de junuloj kaj tiel subteni ilian aktivadon.

Jura personeco de KLEG
En julio 2010 KLEG finfine sukcesis akiri juran personecon post kelkjara klopodado.
Kiam en 1973 ni kolektis monon kaj acxetis la apartamenton por nia sidejo, ni devis fondi akcian kompanion nur por posedi gxin.
Dume pasis jaroj. Lastatempe en Japanio oni rajtas fondi neprofitan organizon (NPO) kun permeso de loka registaro, nome gubernio. Ni provis akiri tiun permeson, sed eksciis, ke la legxo de NPO ne estas favora por nia ligo, kiu konsistas principe el aligxintaj grupoj.
Antaux du jaroj tamen oni faris novan legxon pri korporacioj kaj fondusoj. Laux la legxo ili dividigxas en du kategoriojn, nome publikan kaj gxeneralan. Publika korporacio aux fonduso tamen ankoraux bezonas permeson de la registaro sxtata aux loka kiel antauxe, dum la gxenerala ne bezonas gxin, sed suficxas nur registrado cxe loka justica administrejo. La publika havas avantagxon je impostado, sed ankaux devas akcepti kontroladon de la permesinto.
KLEG do elektis liberecon de sia agado kaj decidis farigxi gxenerala korporacio, kaj estis registrita cxe la justica administrejo en la gubernio Oosaka, kie trovigxas nia sidejo. Sekve de tio, ni likvidis la kompanion kaj KLEG registris sian oficejon kiel sian proprietajxon.
La jura personeco donas al nia ligo utilajn bazon kaj rimedojn por pli vigla agado, kaj ni petas vian dauxran subtenon al ni.


Redakcio
La Movado, n-roj 720 kaj 721 (februaro kaj marto, 2010)

@