Skize pri Japana Esperanto-Movado en 2011

Nakamiti tamihiro

La Komuna Kongreso

La plej epokfara en la lasta jaro estis la unua Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kiu havis lokon de la 7a ĝis la 9a de oktobro en la urbo Seong-nam apud Seulo, Koreio. Ĝi inkluzivis du naciajn kongresojn: la 98a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 43a Korea Kongreso de Esperanto. Al la kongreso aliĝis 342 japanoj inkluzive de 129 moralaj kaj 36 neĉeestantaj, kaj 147 koreoj inkluzive de 16 neĉeestantaj. Ankaŭ ĉeestis 11 alilandanoj. Do, sume 500 aliĝintoj kaj 319 efektivaj partoprenantoj.
La nombro de japanoj estas super mia antaŭsupozo. Vidu tiun de la antaŭlasta kongreso en Nagasako, en kiu aliĝis 396 kaj efektive ĉeestis 191. La ĉi-fojaj nombroj de la aliĝintoj kaj efektivaj ĉeestantoj ne estis tre malgrandaj kompare kun tiuj de Nagasako. Tio signifas, ke la komuna kongreso tiom allogis japanojn, kiuj vere ĝuis la kongreson kaj sufiĉe kontentis.
La ejo, la Trejn-Centro de Saemaul Undong, estis tre oprtuna por kongresi, kun granda halo, grandaj kaj malgrandaj ĉambroj, vasta manĝejo kaj multaj dormoĉambroj. Interne de la ejo ni povis fari preskaŭ ĉion: ceremonii, festi, kunsidi, ĝui komunikadon, manĝi, dormi kaj eĉ trinki.
Ni, japanoj, devas multe danki al koreoj, kiuj fervore preparis la kongreson kaj afable nin traktis. Kiel do ni japanoj respondu al la deziron de HO Song, prezidanto de Loka Kongresa Komitato de la kongreso, ke ni okazigu la komunan almenaŭ dufoje en jardeko?
Mi menciu, ke en la sama loko pararele okazis la 30a Komuna Seminario inter ĉina, Japana kaj Korea Junularoj, en kiu partoprenis 3 el Japanio, 30 el Koreio kaj 9 el alilandoj. Du el la tri japanaj partoprenantoj, ni notu, utiligis stipendion por junuloj, kiun lanĉis KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj) por helpi ilin ĉeesti en eksterlandaj Esperanto-aranĝoj.

Granda Tertremo en Orienta Japanio

La 11an de marto granda tertremo atakis la orientan Japanion. Ĝi kaŭzis 10-metran cunamon kaj eĉ akcidentojn en nukleaj centraloj. Preskaŭ 16 miloj mortis kaj pli ol 3 miloj ankoraŭ ne estas trovitaj.
Damaĝon suferis ankaŭ tieaj esperantistoj kaj esperanto-societoj. Tial Japana Esperanto-Instituto komencis varbi monon por subteni ilin. Ankaŭ KLEG, kiu mem estis damaĝita de la Granda Tertremo de Hansin-Awazi antaŭ 16 jaroj, kunlabore lanĉis sian varb-kampanjon. Kolektita sumo - 900 miloj inkluzive tiun de KLEG - estis disdonitaj al damaĝitaj personoj kaj societoj, kaj ankaŭ al Konto Espero de UEA.
HORI Jasuo loĝanta najbare de suferantaj gubernioj, ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi de UEA pro multaj agadoj, inter kiuj elstaras ĉiutagaj retaj raportoj pri la Katastrofo.

Lokaj kongresoj kaj aliaj

La 59a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo havis lokon en la urbo Kobe kun 234 partoprenantoj inkluzive de 58 moralaj. Menciindas la unua provo inviti kune kun Kanto-Kongreso alilandanon, kiu prelegu en ambaŭ kongresoj. ĉifoje la invitito estis el Vjetnamio, kie Okazos UK en 2012.
Kjuŝua Esperanto-Ligo okazigis sian 85an kongreson maje en la urbo Hukuoka kun 48 partoprenantoj.
Esperanto-Ligo de Tyugoku kaj Sikoku havis sian 12an kongreson novembre en la urbo Sozya de Okayama kun 70 partoprenantoj.
La 60a Kanto-Kongreso havis lokon junie en la urbo Saitama kun 126 partoprenantoj inkluzive de 51 moralaj, dum La 75a Hokkajda Kongreso okazis oktobre en Sapporo kun 11 partoprenantoj. La 52a Tohoku-Kongreso okazinta oktobre en Hukusima, damaĝita gubernio, kolektis 82 aliĝintojn inkluzive de 42 moralaj.
La 43a Friska Lernejo havis lokon en septembro en Esperanto-Domo en Kioto, en kiu partoprenis 42 lernemuloj. La lernejo invitis koreinon SHIN Eun-suk (Sonĝanta) kiel gvidanton, kio jam fariĝis tradicio. Dume la 44an Esperanto-Seminarion organizis JEI maje en Sapporo kun 30 aliĝintoj.