KLEG kaj ĝiaj laboroj

2006-04-01

Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) estis fondita en Oosaka en 1951, nur kelkajn jarojn post la dua mondmilito. La ligon iniciatis Miyamoto Masao kaj aliaj, kaj partoprenis dek kvin grupoj el la gubernioj Oosaka, Kyooto, Hyoogo, Nara, Wakayama, nome en la regiono Kansai aŭ Kansajo. Ili celis reformi la movadon en la tuta lando surbaze de demokratia organizo, kaj por tio unue sin organizis kaj alvokis aliajn same fondi ligojn de grupoj, kaj tiel havi la tutlandan ligon aŭ federacion de la japana Esperanto-movado. Kaj tamen tiu plano de niaj antaŭuloj ankoraŭ ne realiĝis tutlande, sed parte en la nuna demokratigita reorganizo de JEI.

La kerno de ĝia aktivado konsistas el tri kolonoj. La unua estas la monata gazeto, "La Movado", kiu iom poste fariĝis la komuna kun tri aliaj ligoj en la okcidenta Japanio, kaj ĵus atingis la 660an numeron. La dua estas la komitato, kiu estas la decid-organo de la ligo. La komitatanoj estas elektitaj de la aliĝintaj grupoj laŭ la nombro de la membroj. Ili kunvenas ĉiun duan monaton kaj decidas ĉion pri la agado kaj ankaŭ pri la financo. Por plenumi la decidojn laboras la plenumkomitato. La tria estas la oficejo. La ligo posedas sian propran sidejon en urbeto Toyonaka apud urbo Oosaka. En la oficejo ĉiutage deĵoras unu el kelkaj volontuloj kaj faras servojn al la membroj. La oficejo funkcias ankaŭ kiel kunvenejo kaj stokejo de la eldonaĵoj.

Kaj ankaŭ menciindaj estas ĝiaj aktivadoj: kongresoj, kursaroj, eldonado kaj koresponda servo. Ĝi ĉiujare organizas kaj kongreson de esperantistoj en la regiono Kansajo, kaj intensivan kursaron nomatan Friska Lernejon en somero, kaj havas la eldonan fakon je la nomo de Japana Esperanta Librokooperativo, kiu konstante eldonas librojn de lerniloj ĝis literaturaĵoj. Ĝia koresponda servo funkcias kiel Japana Esperanto-Korespondo-Servo.

Kvankam la paŝoj de la ligo ne estis ĉiam glataj, nek prosperaj, sed tamen nun al nia ligo apartenas 17 grupoj kun 330 membroj kaj 90 individuaj membroj, kaj la eldonkvanto de "La Movado" estas 780.